integer on 27 Dec 2000 22:49:35 -0000


[Date Prev] [Date Next] [Thread Prev] [Thread Next] [Date Index] [Thread Index]

[Nettime-bold] [ot] [!nt] \n2+0\



CHEFVERKO DE GRASS EN LA SERIO ORIENTO-OKCIDENTO

Mejloshtona verko en la postmilita germana literaturo, "La lada tambureto"
de la Nobel-premiito Gu"nter Grass, estas nun legebla en Esperanto.
Tradukis ghin Tomasz Chmielik kaj eldonis KLEKS, firmao de Georgo Handzlik,
kiu apud pollingvaj verkoj lastatempe aperigis plurajn librojn en grafike
altkvalita vesto ankau en Esperanto.

La apero de "La lada tambureto" ("Die Blechtrommel") en 1959 skuis ne nur
la literaturan mondon sed ankau pli vaste la germanan socion. Dum jaroj ghi
estis objekto de kritikaj atakoj, sed samtempe oni tradukis ghin en dekojn
da lingvoj. Hodiau ghi estas rekonita kiel la plej grava verko de la
germana literaturo post la dua mondmilito. Poeto H.M. Enzensberger
karakterizis ghin: "Ghi estas sagao de la Libera Urbo Gdansko, poezia provo
savi antau forgeso tiun malgrandan mondon, en kiu vivis kune poloj kaj
germanoj, judoj kaj kashuboj." La autoro mem naskighis en Gdansko en 1927
kaj pasigis tie siajn infanaghon kaj fruan junecon.

Per "La lada tambureto" la eldonejo KLEKS partoprenas en la Serio
Oriento-Okcidento, en kiu ekde 1961 aperas reprezentaj verkoj de naciaj
literaturoj el diversaj partoj de la mondo. La Serio estas auspiciata de
UEA, kies estraro decidas pri la akcepto de novaj verkoj en ghi. Per la
Serio UEA kontribuas al la programo de Unesko por reciproka aprezado de
kulturoj de Oriento kaj Okcidento.

La verko estas havebla de UEA kaj de la Retbutiko
(retbutiko@fel.esperanto.be) kontrau 36 euroj + afranko (che UEA krome
aldonighas imposto de 6 % por mendoj de anoj de Europa Unio).

La lada tambureto. Gu"nter Grass. El la germana trad. Tomasz Chmielik.
Bielsko-Biala: KLEKS, 2000. 533p. ISBN 83 7194 079 3. 21cm. Bind. Serio
Oriento-Okcidento n-ro 33.

---

LA UNUA LERNOLIBRO POR UDMURTOJ

[Udmurtoj estas autoktonaj logxantoj de Udmurtio. Ekde la mezo de la 16a
jarcento Udmurtio estas en Ruslando. El cx. 750 mil udmurtoj 496 mil logxas
en Udmurta Respubliko (cxefurbo Ijxevsk). La udmurta lingvo apartenas al la
perma brancxo de la finn-ugra lingvofamilio; gxia skribsistemo estas
cirilida.]

La unuan lernolibron por udmurtoj verkis ruslingve konata E-instruisto
Bronislav Cxupin; gxin tradukis en la udmurtan lingvon jxurnalisto kaj
esperantisto Aleksandr Laptev. La lernolibron eldonis en decembro 2000
"Ruslanda Esperantisto" (Jekaterinburg, Ruslando), danke al subvencio de
FAME-Fondajxo (Germanio).

Cxi tiu lernolibro estas aktualigita kaj perfektigita versio de la gazeta
kurso de Bronislav Cxupin, kiu aperis antau kelkaj jaroj en junulara udmurta
gazeto "Gxocxbur" (Saluton). La 80-pagxa libro enhavas 20 lecionojn.

La libro estas mendebla che la eldonejo poshte (RU-620014 Jekaterinburg-14,
p.k. 162, Ruslando) au rete: <sezonoj@mail.ru>. La prezo estas 4 euroj.
Sendokosto fakturota.


---

"LA HOBITO" APERIS EN ESPERANTO
-------------------------------


Post la sukcesa eldono de la trivoluma eposo "La Mastro de l' Ringoj" de
John Ronald Reuel Tolkien, kiun tradukis William Auld, estas eldonita de
mirfabelo "La hobito" de la sama autoro. Auld partoprenis en la traduko per
esperantigo de la poeziajhoj, sed la prozan parton tradukis Christopher
Gledhill, Skotlando.

"Sezonoj" (Jekaterinburg, Ruslando) eldonis ghin kiel la nauan volumon en
la libroserio "Mondliteraturo". La libro havas 224 paghojn, fortikan
bindon kaj belan trikoloran kovrilon de Masha Bajhenova.

La libro kostas 15 eurojn + afranko de retbutiko@fel.esperanto.be. Livero
tuj el stoko.






_______________________________________________
Nettime-bold mailing list
Nettime-bold@nettime.org
http://www.nettime.org/cgi-bin/mailman/listinfo/nettime-bold